libretube/content/wp-content/uploads/article/subtitles/2008/09/happy-birthday-to-gnu-esperanto.vtt

371 lines
7.2 KiB
WebVTT

WEBVTT
1
00:00:00.000 --> 00:00:01.999
Komputiloj!
2
00:00:02.000 --> 00:00:05.999
Mi ŝatas ilin ekde la momento, kiam mi
havis sufiĉe da mono por aĉeti mian unuan
3
00:00:06.000 --> 00:00:08.999
je la komenco de la moderna komputila epoko,
4
00:00:09.000 --> 00:00:10.999
la 1980-a jardeko.
5
00:00:11.000 --> 00:00:13.999
Mi posedis grandan nombron de diversaj maŝinoj
6
00:00:14.000 --> 00:00:16.999
kaj mi publike esprimis mian fidelon al tiu aŭ tiu alia modelo.
7
00:00:17.000 --> 00:00:23.999
Sed nuntempe, turniĝis mi -- same kiel multaj aliuloj -- al tiu afero, kio nomiĝas... liberaj programoj.
8
00:00:24.000 --> 00:00:25.999
Ekzistas multe de konfuzo pri la senco de tiuj vortoj,
9
00:00:26.000 --> 00:00:27.999
kaj mi ŝatus iom klarigi la aferon, se mi povas,
10
00:00:28.000 --> 00:00:30.999
ĉar tiu ĉi estas jaro de festo
11
00:00:31.000 --> 00:00:33.999
kaj mi volas helpi la festadon
12
00:00:34.000 --> 00:00:35.999
kaj antaŭĝui la venontecon de la libera programaro.
13
00:00:37.000 --> 00:00:38.999
Se vi havas, ekzemple,
14
00:00:39.000 --> 00:00:40.999
aro de akvotuboj en via domo
15
00:00:41.000 --> 00:00:42.999
eblas, ke vi ne komprenas la sistemon,
16
00:00:43.000 --> 00:00:44.999
sed vi havas amikon, kiu ja komprenas ĝin.
17
00:00:45.000 --> 00:00:46.999
Kaj tiu eble proponus, ke vi movu iun tubon tien,
18
00:00:47.000 --> 00:00:50.999
kranon tie ĉi, klapon aliloke..
19
00:00:51.000 --> 00:00:52.999
Kaj tio evidente ne estus kontraŭleĝa, ĉu?
20
00:00:53.000 --> 00:00:54.999
Ĉar vi estas la posedanto de via domo kaj de via akvotubaro.
21
00:00:55.000 --> 00:00:56.999
Vi *ne* havas tiun rajton en via komputilo.
22
00:00:57.000 --> 00:00:59.999
Vi ne povas umadi ene de via mastruma sistemo,
23
00:01:00.000 --> 00:01:03.999
Kaj estas neimageble, ke vi dividus kun amiko eventualajn ideojn,
24
00:01:04.000 --> 00:01:06.999
kiujn vi havus pri via mastruma sistemo,
25
00:01:07.000 --> 00:01:11.999
ĉar Apple kaj Microsoft, la eldonistoj de la du plej vaste uzataj mastrumiloj,
26
00:01:12.000 --> 00:01:14.999
strikte insistas pri tio, ke ili estas ties posedantoj,
27
00:01:15.000 --> 00:01:17.999
kaj ke neniu alia rajtas tion tuŝi.
28
00:01:18.000 --> 00:01:19.999
Eble tio ŝajnas al vi tute normala:
29
00:01:20.000 --> 00:01:21.999
"Kial ili ne farus tion?"
30
00:01:22.000 --> 00:01:23.999
Sed, fakte, kial vi ne rajtas fari tion, kion vi volas kun ĝi?
31
00:01:24.000 --> 00:01:31.999
Kaj kial la komunumo ne havas la rajton modifi, plibonigi kaj disdoni?
32
00:01:32.000 --> 00:01:33.999
Precize tiel funkcias la scienco, ĉiukaze:
33
00:01:34.000 --> 00:01:35.999
Ĉiu scio estas libera.
34
00:01:36.000 --> 00:01:37.999
Kaj en la bona scienco, ĉiu scio estas dividita kun ĉiuj aliuloj.
35
00:01:38.000 --> 00:01:39.999
Manko de tio estas indiko de malbona scienco;
36
00:01:40.000 --> 00:01:42.999
tio estas speco de tiranio.
37
00:01:43.000 --> 00:01:44.999
Kaj jen la vera komenco,
38
00:01:45.000 --> 00:01:46.999
kiam homo nomata Richard Stallman decidis,
39
00:01:47.000 --> 00:01:49.999
antaŭ preskaŭ dudek kvin jaroj,
40
00:01:50.000 --> 00:01:53.999
krei tute novan mastruman sistemon, ekde nenio.
41
00:01:54.000 --> 00:01:59.999
Li nomis ĝin GNU, kio signifas "Gnu Ne estas Unikso",
42
00:02:00.000 --> 00:02:01.999
ĉar GNU efektive ne estas Unikso.
43
00:02:02.000 --> 00:02:04.999
Ĝi similas al Unikso, tre proksime similas,
44
00:02:05.000 --> 00:02:10.999
sed ĉiun elementon, ĉiun... ĉiun modulon, ĉiun etan parton de la kodo
45
00:02:11.000 --> 00:02:13.999
(kaj la kodo estas grandega ĉar ĝi funkcias sur diversaj platformoj)
46
00:02:14.000 --> 00:02:19.999
kreis kaj evoluigas komunumo de programistoj
47
00:02:20.000 --> 00:02:25.999
kiuj ĉiuj estas bonvenaj en la komunumo GNU, por helpi la plibonigon de la programaro.
48
00:02:26.000 --> 00:02:31.999
Ĉiun t.n. "distro"n, ĉiun distribuon de GNU
49
00:02:32.000 --> 00:02:34.999
testas, prilaboras kaj poluras
50
00:02:35.000 --> 00:02:39.999
homoj, kies nura intereso estas krei perfektan mastruman sistemon,
51
00:02:40.000 --> 00:02:45.999
kion uzu tiom multaj uzantoj sur tuta gamo de platformoj.
52
00:02:47.000 --> 00:02:53.999
Nu, venis tempo por krei la t.n. kernon, la centran parton de la mastruma sistemo.
53
00:02:55.000 --> 00:02:56.999
Viro nomata Linus Torvalds, kies nomon eble vi konas,
54
00:02:57.000 --> 00:02:58.999
kreis ĝin, kaj nomis ĝin laŭ sia propra nomo.
55
00:03:00.000 --> 00:03:01.999
La kerno nomiĝas "Linukso".
56
00:03:03.000 --> 00:03:04.999
[angle "Linux", prononcita "linuks", aŭ foje "lajnuks"]
57
00:03:07.000 --> 00:03:08.999
Kaj Linukso estas la kerno, kiu rulumas ĉirkaŭita de GNU.
58
00:03:11.000 --> 00:03:12.999
Kaj mi parolas al vi
59
00:03:14.000 --> 00:03:19.999
simple por memorigi al vi, ke GNU kaj Linukso estas la ĝemelaj kolonoj de la komunumo de liberaj programoj.
60
00:03:20.000 --> 00:03:21.999
Jen komunumo de homoj, kiuj kredas -- kaj jen la grava parto --
61
00:03:24.000 --> 00:03:25.999
ke programoj estu liberaj,
62
00:03:26.000 --> 00:03:27.999
kaj ke la komunumo de uzantoj havu la rajton adapti ilin,
63
00:03:28.000 --> 00:03:35.999
kaj adopti ilin, ŝanĝi ilin, plibonigi ilin, kaj poste disdoni siajn plibonigojn tra la komunumo,
64
00:03:36.000 --> 00:03:37.999
same kiel en scienco.
65
00:03:38.000 --> 00:03:39.999
Jen, pli malpli, la mesaĝo.
66
00:03:40.000 --> 00:03:42.999
Same kiel bonaj sciencistoj dividas ĉion kun aliuloj, kaj ĉiu scio estas malferma kaj libera,
67
00:03:43.000 --> 00:03:44.999
tiel devus esti mastruma sistemo.
68
00:03:46.000 --> 00:03:47.999
Do, se vi estas subtenanto de GNU,
69
00:03:48.000 --> 00:03:50.999
se vi estas subtenanto de Linukso, kaj de la Fondaĵo por Liberaj Programoj (la "Free Software Foundation")...
70
00:03:52.000 --> 00:03:55.999
"Nu, kion mi faru?" vi eble demandas.
71
00:03:56.000 --> 00:04:00.999
La plej evidenta respondo estas, ke vi uzu GNU/Linukson en via propra komputilo.
72
00:04:01.000 --> 00:04:02.999
Estas multe pli facile ol eble vi kredas.
73
00:04:03.000 --> 00:04:06.999
Vizitu GNU.org kaj serĉu distribuon, kio konvenas por vi.
74
00:04:07.000 --> 00:04:09.999
Verŝajne, se vi ŝatas belan grafikan interfacon,
75
00:04:10.000 --> 00:04:13.999
vi ŝatos g-New-Sense, gNewSense.
76
00:04:14.000 --> 00:04:16.999
Vi trovos ĝin ĉe GNU.org
77
00:04:17.000 --> 00:04:18.999
Aŭ, se via inteligenteco simple mem elverŝiĝas,
78
00:04:19.000 --> 00:04:20.999
eble plaĉus al vi programi.
79
00:04:21.000 --> 00:04:22.999
Eble plaĉus al vi kontribui al la sciaro,
80
00:04:23.000 --> 00:04:25.999
kio ebligas GNU-on kaj Linukson.
81
00:04:26.000 --> 00:04:27.999
Ĉiukaze,
82
00:04:28.000 --> 00:04:29.999
mi esperas, ke vi kune kun mi
83
00:04:30.000 --> 00:04:32.999
bonvolos al GNU tre ĝojigan 25-an datrevenon!
84
00:04:33.000 --> 00:04:34.999
Ek...
85
00:04:38.000 --> 00:04:39.999
Ĝojan Naskiĝtagon, GNU!
86
00:04:40.000 --> 00:04:41.999
25 jaraĝa.
87
00:04:42.000 --> 00:04:43.999
La mastruma sistemo de la venonteco.
88
00:04:44.000 --> 00:04:45.999
Libereco!
89
00:04:53.000 --> 00:04:54.999
Mmm, ĉokolade bona!
90
00:04:55.000 --> 00:04:56.999
La plej bongusta mastruma sistemo en la mondo
91
00:04:57.000 --> 00:04:58.999
kaj tute libera.
92
00:05:06.000 --> 00:05:07.999
Elangligis: Tim Morley