WEBVTT 1 00:00:00.000 --> 00:00:01.999 Komputiloj! 2 00:00:02.000 --> 00:00:05.999 Mi ŝatas ilin ekde la momento, kiam mi havis sufiĉe da mono por aĉeti mian unuan 3 00:00:06.000 --> 00:00:08.999 je la komenco de la moderna komputila epoko, 4 00:00:09.000 --> 00:00:10.999 la 1980-a jardeko. 5 00:00:11.000 --> 00:00:13.999 Mi posedis grandan nombron de diversaj maŝinoj 6 00:00:14.000 --> 00:00:16.999 kaj mi publike esprimis mian fidelon al tiu aŭ tiu alia modelo. 7 00:00:17.000 --> 00:00:23.999 Sed nuntempe, turniĝis mi -- same kiel multaj aliuloj -- al tiu afero, kio nomiĝas... liberaj programoj. 8 00:00:24.000 --> 00:00:25.999 Ekzistas multe de konfuzo pri la senco de tiuj vortoj, 9 00:00:26.000 --> 00:00:27.999 kaj mi ŝatus iom klarigi la aferon, se mi povas, 10 00:00:28.000 --> 00:00:30.999 ĉar tiu ĉi estas jaro de festo 11 00:00:31.000 --> 00:00:33.999 kaj mi volas helpi la festadon 12 00:00:34.000 --> 00:00:35.999 kaj antaŭĝui la venontecon de la libera programaro. 13 00:00:37.000 --> 00:00:38.999 Se vi havas, ekzemple, 14 00:00:39.000 --> 00:00:40.999 aro de akvotuboj en via domo 15 00:00:41.000 --> 00:00:42.999 eblas, ke vi ne komprenas la sistemon, 16 00:00:43.000 --> 00:00:44.999 sed vi havas amikon, kiu ja komprenas ĝin. 17 00:00:45.000 --> 00:00:46.999 Kaj tiu eble proponus, ke vi movu iun tubon tien, 18 00:00:47.000 --> 00:00:50.999 kranon tie ĉi, klapon aliloke.. 19 00:00:51.000 --> 00:00:52.999 Kaj tio evidente ne estus kontraŭleĝa, ĉu? 20 00:00:53.000 --> 00:00:54.999 Ĉar vi estas la posedanto de via domo kaj de via akvotubaro. 21 00:00:55.000 --> 00:00:56.999 Vi *ne* havas tiun rajton en via komputilo. 22 00:00:57.000 --> 00:00:59.999 Vi ne povas umadi ene de via mastruma sistemo, 23 00:01:00.000 --> 00:01:03.999 Kaj estas neimageble, ke vi dividus kun amiko eventualajn ideojn, 24 00:01:04.000 --> 00:01:06.999 kiujn vi havus pri via mastruma sistemo, 25 00:01:07.000 --> 00:01:11.999 ĉar Apple kaj Microsoft, la eldonistoj de la du plej vaste uzataj mastrumiloj, 26 00:01:12.000 --> 00:01:14.999 strikte insistas pri tio, ke ili estas ties posedantoj, 27 00:01:15.000 --> 00:01:17.999 kaj ke neniu alia rajtas tion tuŝi. 28 00:01:18.000 --> 00:01:19.999 Eble tio ŝajnas al vi tute normala: 29 00:01:20.000 --> 00:01:21.999 "Kial ili ne farus tion?" 30 00:01:22.000 --> 00:01:23.999 Sed, fakte, kial vi ne rajtas fari tion, kion vi volas kun ĝi? 31 00:01:24.000 --> 00:01:31.999 Kaj kial la komunumo ne havas la rajton modifi, plibonigi kaj disdoni? 32 00:01:32.000 --> 00:01:33.999 Precize tiel funkcias la scienco, ĉiukaze: 33 00:01:34.000 --> 00:01:35.999 Ĉiu scio estas libera. 34 00:01:36.000 --> 00:01:37.999 Kaj en la bona scienco, ĉiu scio estas dividita kun ĉiuj aliuloj. 35 00:01:38.000 --> 00:01:39.999 Manko de tio estas indiko de malbona scienco; 36 00:01:40.000 --> 00:01:42.999 tio estas speco de tiranio. 37 00:01:43.000 --> 00:01:44.999 Kaj jen la vera komenco, 38 00:01:45.000 --> 00:01:46.999 kiam homo nomata Richard Stallman decidis, 39 00:01:47.000 --> 00:01:49.999 antaŭ preskaŭ dudek kvin jaroj, 40 00:01:50.000 --> 00:01:53.999 krei tute novan mastruman sistemon, ekde nenio. 41 00:01:54.000 --> 00:01:59.999 Li nomis ĝin GNU, kio signifas "Gnu Ne estas Unikso", 42 00:02:00.000 --> 00:02:01.999 ĉar GNU efektive ne estas Unikso. 43 00:02:02.000 --> 00:02:04.999 Ĝi similas al Unikso, tre proksime similas, 44 00:02:05.000 --> 00:02:10.999 sed ĉiun elementon, ĉiun... ĉiun modulon, ĉiun etan parton de la kodo 45 00:02:11.000 --> 00:02:13.999 (kaj la kodo estas grandega ĉar ĝi funkcias sur diversaj platformoj) 46 00:02:14.000 --> 00:02:19.999 kreis kaj evoluigas komunumo de programistoj 47 00:02:20.000 --> 00:02:25.999 kiuj ĉiuj estas bonvenaj en la komunumo GNU, por helpi la plibonigon de la programaro. 48 00:02:26.000 --> 00:02:31.999 Ĉiun t.n. "distro"n, ĉiun distribuon de GNU 49 00:02:32.000 --> 00:02:34.999 testas, prilaboras kaj poluras 50 00:02:35.000 --> 00:02:39.999 homoj, kies nura intereso estas krei perfektan mastruman sistemon, 51 00:02:40.000 --> 00:02:45.999 kion uzu tiom multaj uzantoj sur tuta gamo de platformoj. 52 00:02:47.000 --> 00:02:53.999 Nu, venis tempo por krei la t.n. kernon, la centran parton de la mastruma sistemo. 53 00:02:55.000 --> 00:02:56.999 Viro nomata Linus Torvalds, kies nomon eble vi konas, 54 00:02:57.000 --> 00:02:58.999 kreis ĝin, kaj nomis ĝin laŭ sia propra nomo. 55 00:03:00.000 --> 00:03:01.999 La kerno nomiĝas "Linukso". 56 00:03:03.000 --> 00:03:04.999 [angle "Linux", prononcita "linuks", aŭ foje "lajnuks"] 57 00:03:07.000 --> 00:03:08.999 Kaj Linukso estas la kerno, kiu rulumas ĉirkaŭita de GNU. 58 00:03:11.000 --> 00:03:12.999 Kaj mi parolas al vi 59 00:03:14.000 --> 00:03:19.999 simple por memorigi al vi, ke GNU kaj Linukso estas la ĝemelaj kolonoj de la komunumo de liberaj programoj. 60 00:03:20.000 --> 00:03:21.999 Jen komunumo de homoj, kiuj kredas -- kaj jen la grava parto -- 61 00:03:24.000 --> 00:03:25.999 ke programoj estu liberaj, 62 00:03:26.000 --> 00:03:27.999 kaj ke la komunumo de uzantoj havu la rajton adapti ilin, 63 00:03:28.000 --> 00:03:35.999 kaj adopti ilin, ŝanĝi ilin, plibonigi ilin, kaj poste disdoni siajn plibonigojn tra la komunumo, 64 00:03:36.000 --> 00:03:37.999 same kiel en scienco. 65 00:03:38.000 --> 00:03:39.999 Jen, pli malpli, la mesaĝo. 66 00:03:40.000 --> 00:03:42.999 Same kiel bonaj sciencistoj dividas ĉion kun aliuloj, kaj ĉiu scio estas malferma kaj libera, 67 00:03:43.000 --> 00:03:44.999 tiel devus esti mastruma sistemo. 68 00:03:46.000 --> 00:03:47.999 Do, se vi estas subtenanto de GNU, 69 00:03:48.000 --> 00:03:50.999 se vi estas subtenanto de Linukso, kaj de la Fondaĵo por Liberaj Programoj (la "Free Software Foundation")... 70 00:03:52.000 --> 00:03:55.999 "Nu, kion mi faru?" vi eble demandas. 71 00:03:56.000 --> 00:04:00.999 La plej evidenta respondo estas, ke vi uzu GNU/Linukson en via propra komputilo. 72 00:04:01.000 --> 00:04:02.999 Estas multe pli facile ol eble vi kredas. 73 00:04:03.000 --> 00:04:06.999 Vizitu GNU.org kaj serĉu distribuon, kio konvenas por vi. 74 00:04:07.000 --> 00:04:09.999 Verŝajne, se vi ŝatas belan grafikan interfacon, 75 00:04:10.000 --> 00:04:13.999 vi ŝatos g-New-Sense, gNewSense. 76 00:04:14.000 --> 00:04:16.999 Vi trovos ĝin ĉe GNU.org 77 00:04:17.000 --> 00:04:18.999 Aŭ, se via inteligenteco simple mem elverŝiĝas, 78 00:04:19.000 --> 00:04:20.999 eble plaĉus al vi programi. 79 00:04:21.000 --> 00:04:22.999 Eble plaĉus al vi kontribui al la sciaro, 80 00:04:23.000 --> 00:04:25.999 kio ebligas GNU-on kaj Linukson. 81 00:04:26.000 --> 00:04:27.999 Ĉiukaze, 82 00:04:28.000 --> 00:04:29.999 mi esperas, ke vi kune kun mi 83 00:04:30.000 --> 00:04:32.999 bonvolos al GNU tre ĝojigan 25-an datrevenon! 84 00:04:33.000 --> 00:04:34.999 Ek... 85 00:04:38.000 --> 00:04:39.999 Ĝojan Naskiĝtagon, GNU! 86 00:04:40.000 --> 00:04:41.999 25 jaraĝa. 87 00:04:42.000 --> 00:04:43.999 La mastruma sistemo de la venonteco. 88 00:04:44.000 --> 00:04:45.999 Libereco! 89 00:04:53.000 --> 00:04:54.999 Mmm, ĉokolade bona! 90 00:04:55.000 --> 00:04:56.999 La plej bongusta mastruma sistemo en la mondo 91 00:04:57.000 --> 00:04:58.999 kaj tute libera. 92 00:05:06.000 --> 00:05:07.999 Elangligis: Tim Morley